Mi kreskis en sufiĉe burĝa familio. Miaj gepatroj instruis al mi tre rigoran moralon.
Kiam mi estis dekkvin-jara, mia patro lasis nin por alia virino, pli juna evidente. Mi tre koleris kontraŭ li kaj ĝis la morto de mia patrino mi ne plu havis kontakton kun li. Do kiam mi estis akceptita en la Parizan Konservatorion, mi rifuzis peti lin subvencii min.
Sekve mi devis perlabori mian vivon. Kiel (estonta) muzikisto, mi ankoraŭ ne atingis la taŭgan nivelon por tio en ĉi tiu kampo.
Dum du jaroj mi estis nokta gardisto en hotelo. Tio permesis al mi tage ekzerci min pri muzikintrumentoj kaj sekvi la lecionojn.
Kaj iutage mia instruisto diris al mi, ke oni serĉas muzikiston por fiksa laboro kongrua kun la horaroj de la konservatorio.
Mi iris al la indikita adreso, sur la avenuo Elizeaj Kampoj (Champs-Elysées). Ĝi estis koncertkafejo de transvestuloj en kelo. Mi estis ŝokita, sed mi bezonis la monon por vivi. Mi devis ludi saksofonon en malgranda orkestro de sep muzikistoj por akompani kantistojn (kantistinojn) kaj dancigi la klientojn. Kaj ĉi tio sen provludoj, kio estis malfacila por muzika studento sen multa sperto. Feliĉe ĝi funkciis bone.
La klientoj estis tre riĉaj. La enira bileto kostis pli ol mia salajro por la vespero! Sed mi havis tre malmultan kontakton kun ili.
La etoso kaj en la orkestro kaj ĉe la transvestuloj estis bonega kaj tre amika. La artistoj estis tute normalaj junuloj tage kaj vestitaj kiel virinoj dum la nokto. Kontraŭe al popola kredo, multaj ne estis samseksemaj. Pro ilia vivo ĉe la rando de la socio, ili vivis sen tabuoj kaj mi havas multajn amikojn en ĉi tiu medio.
Ĝi estis vivosperto tre valora, kaj mi ĝojas, ke mi havis ĝin.