Esperanto

Saluton!

Aksel‘

Mi estas franco sed mi loĝas en Germanujo. Mi estis profesia muzikisto en simfonia orkestro. En 2015 mi eklernis Esperanton kaj de tiam mi estas membro de la Esperanto-grupo de Hameln, urbeto en norda Germanujo, kie mi loĝas.

Kiam mi emeritiĝis, mi estis diagnozita kun rena malsukceso. Do mi devas havi sangolavadon trifoje semajne dum kvin horoj. Ĝi lasis al mi multan tempon lerni Esperanton kaj nun legi librojn en ĉi tiu lingvo.

Ĉar, pro sanaj kialoj, mi ne plu povas vojaĝi, mi bonŝancas, ke la interreto tiel multe disvolviĝis!




Ludoviko Lazaro Zamenhof

Esperanto

La nomo de la lingvo venas de la kaŝnomo “D-ro Esperanto„ sub kiu la juda kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto.

Zamenhof formulis la celojn de la lingvo tiel:

  • Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.
  • Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, — t. e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank´al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.
  • Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, — ne kun ŝlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.

ttt-ejoj en Esperanto