Esperante

Mia ĉiutaga vivo

No comments

Hodiaŭ, kiam 50 ŝtatgvidantoj kaj delegacioj de la tuta mondo kunvenas en Yad Vashem por mencii la 75-an datrevenon de la liberigo de Auschwitz kaj la viktimojn de la Holokaŭsto, UEA omaĝas al la memoro de la milionoj kiuj estis mortigitaj pro sia genta aparteno kaj religio, inter ili ankaŭ multaj esperantistoj inkluzive de familianoj Zamenhof. En tiu tago, kiun la internacia komunumo mencias en la dato kiam estis liberigita la ekstermejo Auschwitz, oni memoru la pasintecon kun instruo por la estonteco, ke neniam plu homoj estu persekutataj pro sia religia, genta aŭ kultura aparteno kaj la homaro atente respektu la homajn rajtojn je libereco, interalie de kredo kaj lingvo.

No comments

Kion oni aĉetas en apoteko? Memkompreneble, medikamentojn, eble tualetsapon kaj kosmetikaĵojn. Ĉu eventuale mineralan akvon? Certe.

Tamen, en la urbo Bishop´s Castle, en Anglujo, oni trovas tute neatenditan apotekan varon: poemojn! Tion iniciatis la anglino Deborah Alma, antaŭ du jaroj. Unue ŝi aĉetis ambulancon, kiun ŝi nomis “Sukur-Poeto”, poste ŝi decidis entrepreni apotekon por liveri al homoj poemojn, depende de la animstato de la kliento. La afero organiziĝis laŭ antologio kreita de la “apotekistino”, nome “La Ĉiutaga Poeto”: oni indikas poemojn laŭ la bezono de la kliento – ĉu temas pri amo, ĉu pri deprimo, maljuneco, malĝojo, elreviĝo, elĉerpiĝo, angoro, eŭforio...

No comments

Kien vi iros? estas la nomo de la plej freŝa bita albumo de Rafael Milhomem! Ĝi estas malfacila albumo por difini. Se vi bezonas difinon, ĝi estus "Mondmuziko". Ĝi estas koncepta kaj instrumenta verko kiu donas la ideon ke oni povas vojaĝi tra la mondo sen moviĝi de via loko, per la potenco de la menso plibonigita per muziko kaj legado.

No comments

Gottfried Silbermann naskiĝis en la vilaĝo Kleinbobritzsch apud Freiberg en Saksujo. En la jaro 1702 li ekloĝis en Strasburgo, kie lia frato Andreas Silbermann havis metiejon por konstrui orgenojn. Lerninte la fakon, li kun la titolo majstro de la orgenkonstruado revenis al Saksujo en 1710. Unu jaron poste li en Freiberg fondis sian konstruejon.

Dum sia vivo Gottfried Silbermann konstruis proksimume 50 orgenojn, kiuj parte dum militoj kaj brul-katastrofoj detruiĝis. Ili ekzemple la komponiston Johann Sebastian Bach. Famaj orgenoj konstruitaj de li troviĝas en la Dresdena Hofkirche kaj en la katedralo de Freiberg.

Gottfried Silbermann mortis en Dresdeno.

No comments

Je ĉi dato en 1858 naskiĝis Oskar Minkowski, kiu malkovris ke la pankreato elmetis aĵon, sen kiu diabeto evoluis. Li ankaŭ esploris la kemian naturon de la malsano, kaj enkondukis terapion malpliigi la acidecon en la sango de suferantoj.

No comments

Legenda Ratkaptista Urbo Buntvestita kaj gaja li marŝas tra la stratoj de Hameleno. Mistera kaj sen feliĉa fino estas lia historio. La Ratkaptisto de Hameleno allogas junulojn same kiel maljunulojn. Enkadrigite en la pitoreskajn montetojn de la Vezera montetaro, Hameleno (60.000 enloĝantoj) situas je ambaŭ flankoj de la rivero Vezero (Weser).

No comments


Miaj amikoj Klaus kaj Waltraut verkis tiun "fabeleton je kristnaska tempo" en la germana kaj mi tradukis ĝin en la esperanta.

La kvar kandeloj sur la adventkrono

La unua kandelo supiris kaj diris :
Mi nomiĝas Paco. Mia lumo lumigi, sed la homoj ne tenas sin je paco, ili ne volas min. Ĝia lumo iĝis pli kaj pli malgranda kaj finfine tute estingiĝis.

La dua kandelo flagris kaj diris :
Mi nomiĝas Fido sed mi estas senutila. La homoj volas scii nenio pri Dio. Ne plu estas kaŭzo ke mi brulas. Aerblovo tra la ĉambro estingiĝis la kandelon.

Milde kaj tristege paroladis la tria kandelo :
Mi nomiĝas Amo. Mi ne plu havas forton bruli. La homoj metas min flanken. Ili vidas nur si mem kaj ignoras tiujn ili devus karigi. Kaj post lasta flago, ankoraŭ tiu lumo estingiĝis.

En la ĉambro venis infano. Li rigardis la kandelojn kaj diris : Sed, sed ili devas bruli kaj ne esti estingitaj.
Kaj preskaŭ li ekploris.
Ankoraŭ la kvara kandelo ekparoladis :
Nur ne timu. Dum mi brulas, ni povas flamigi la aliajn kandelojn.
Mi nomiĝas Espero !

Kun alumeto, la infano prenis lumon de tiu kandelo, kaj denove ekbruligis la aliajn lumojn.